Endre Ady | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Ady Endre | |||||
Naskonomo | diósadi Ady András Endre | ||||
Naskiĝo | 22-an de novembro 1877 en Ady Endre, Departemento Sălaj | ||||
Morto | 27-an de januaro 1919 (41-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Hispana gripo kaj sifiliso ![]() | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto ![]() | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (1897–1898) Calvinist College in Zilah (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Lajos Ady ![]() | ||||
Edz(in)o | Berta Boncza (1915–1919) ![]() | ||||
Parencoj | Mariska Ady (kuzo aŭ kuzino) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ida vd | ||||
Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
ADY Endre (rumana nomo: Ady Endre) (naskiĝis la 22-an de novembro 1877 en komunumo Érmindszent, hodiaŭ Adyfalva en la provinco Satu Mare en Rumanio, kaj mortis en Budapeŝto la 27-an de januaro 1919) estis unu el la plej grandaj hungaraj poetoj, kaj la pli aĝa frato de Lajos Ady.
Li studis juron kaj laboris kiel ĵurnalisto, kaj estis la unua poeto, kiu aplikis simbolismon en la hungaran poezion. Liaj poemoj traktas amon, la hungarismon dividitan inter oriento kaj okcidento, la rilaton de homo al sia dio, la kultadon de la narcisisma egoo, kaj la proksimecon de la fino kaj la malkapablo fari ion ajn pri tio neevitebla. Ady jam estis en sia vivo unu el la plej respektataj hungaraj poetoj, sed ankaŭ estis kalumniita kiel malmorala poeto. La emo al memdetruo alportis lin al diboĉa vivo, drinkemo kaj malsano. Li mortis juna, en 1919 en Budapeŝto, pro sifiliso[1].[2]